Marlon muebeitoa yu ajue beisie.

Marlon muebeitoa yu ajue beisie.
Let's learn a foreign language!

sexta-feira, 29 de outubro de 2010

Iomete pri la politiko en Brazilo por scivolemuloj

La Brazila politiko tre ĝenas min, ĉar malbonŝance ĝi estas nepre hontinda. Malĝoje ĝi estas apenaŭ amuzaĉo, vera fiaskego. Mi kredas ke preskaŭ la ĉiuj fikandidatoj nur blagas, multe mensogas, kaj mi pensas ke la gevoĉdonuloj bedaŭrinde ne scias ĝuste elekti siajn reprezentantojn. Mi provos klarigi la kialon ĉi tie.

Kelkaj naciaj partioj ĉiam invitas figurojn kiuj estas tutlande famegaj kaj bone konataj, ekz. geaktoroj, gekantistoj, gemuzikistoj, ktp. Pro multe da homoj ŝatas kaj subtenas tiajn personojn, ili ĝenerale sukcesas ricevi plurajn voĉdonojn. Kiam ili estas elektitaj, ili eblas venigi kune aliajn anojn de sia sama partio, kaŭze de nacia balotada leĝo rajtanta tian praktikon (kunporton).

La ĝenerala apogo estas tiel granda, ke tiuj geartistoj gajnas tiom da voĉdonojn – tre pli ol necesa - kaj tial povas dividi ilin kun du, tri, kvar aŭ eĉ pli da aliaj kandidatoj (kiuj ordinare estas diboĉiĝitaj civitanoj, koruptitaj politikistoj). Alimaniere tiaj fihomoj certe ne povus, ne rajtus, ne sukcesus esti elektitiaj de la brazila popolo. Pro tio ke ĉi-jare klaŭno kaj komediisto nomiĝata Tiririka iĝis kongresiston (bonvolu ne supozi ke mi malamas lin, sed mi ne konsentas), kvankam li diradis dum sia tuta politikkamparo ke li nepre ne sciis kion faras popola reprezentanto kaj ke Brazilo ne ebliĝus pli malbona ol sia nuna situo.

Do ŝajnas al mi, ke ĉi tie ne gravas atentigi aŭ prizorgi nek la sintenon nek la agojn nek la pasintecon nek la lertemon de viaj kandidatoj. Ĉiutage mi renkontas iun surstrate ripetantan, “Spite al ili stelas nian monon, ili memtempe laboras por ni”. Kia stulteco, se tio ne taŭgas.

Um comentário:

Anônimo disse...

Vielen Dank für die hilfreichen Beitrag! Ich würde nicht anders bekommen haben!