Marlon muebeitoa yu ajue beisie.

Marlon muebeitoa yu ajue beisie.
Let's learn a foreign language!

domingo, 24 de outubro de 2010

Esperanto - difino kaj celaro

Laŭ mi, Esperanto estas la plej bona propono pri internacia lingvo.

Tiu supra aserto praviĝas, ĉar Esperanto estas la sola lingvo havanta la scienciajn ecojn, necesaj por plenumi tiu altvaloran socian rolon, nome: neŭtraleco, ampleksa akcepto, garantio pri longdaŭreco, logikeco, reguleco, klareco, facileco, pruvita efikeco en la praktiko, kaj interna ideo de monda frateco.

Ĝia neŭtraleco estas kompleta. Ĝi estas nur lingvo. Esperanto apartenas al neniu popolo kaj ne portas katenojn nek servilas al religiaj, politikaj, ekonomikaj aŭ rasaj postuloj. La sola tereno kie Esperanto ne montriĝas neŭtrala estas tiu de la socilingvistiko, kiel ni klarigas sube.

Temas pri longdaŭreco. Pro sia propono esti dua lingvo kaj pro sia neŭtraleco, Esperanto havas ampleksajn ŝancojn firmiĝi kiel longdaŭra servilo, kiel ponto inter popoloj de malsamaj naciaj lingvoj kal lokaj kulturoj. Nuntempe, Esperanto estas jam parolata de milionoj da homoj en ĉiuj anguletoj de la Tero. Troviĝas centroj por disvastigo de Esperanto en preskaŭ ĉiuj landoj, kun la oficiala apogo de Unuiĝinta Nacioj per UNESKO kaj la subteno de aliaj gravaj mondaj institucioj.

La taŭgeco kaj efikeco de Esperanto estas pruvitaj en la praktiko. Ni konsideru bonvole la ampleksan jaran kalendaron de internaciaj eventoj, je kiuj oni parolas nur en Esperanto, la abundan kaj kreskantan literaturan produktadon (pli ol 4 [kvar] mil titoloj), same kiel la kreskantan intereson de la ĝenerala publiko pri ĝia lernado, ĉefe en universitatoj tutmonde kaj en interreto, ĝia nuna plej granda disvastiga medio.

La logikeco kaj reguleco de Esperanto estas kvalitoj kiuj multe kunlaboras por ĝia sukceso. Esperanto havas nur 16 [dek ses] regulojn, sen esceptaĵoj. Ĝian sitezan gramatikan strukturon oni povas montri en unu paĝo. La Esperantaj verbaj tempoj kaj modoj estas tute regulaj kaj ĝian vortaron oni konstruas per intenacie konataj radikoj.

La klareco kaj belsoneco estas aliaj atutoj de Esperanto. Ĝia skribo estas tute fonetika. Oni skribas laŭ la sono kaj pronocas laŭ la skribo. Tio ebligas al komencanto ĝuste elparoli ajnan nekonatan esperantan vorton, sen timo mistrafi. Krome, la belsoneco kaj la agrableco de Esperanto estas laŭdata de ĉiuj kiuj unuafoje ĝin aŭdas.

La facileco. El tiuj ecoj de Esperanto devenas ĝia rapida kaj facila lernado far mezinteligentaj homoj, kun ŝparo da tempo, energio kaj mono. Verdire studi Esperanto ne estas kaporompa nek temporaba tasko.

Defenda rolo de etnaj kulturoj. Pro tio ke ĝi estas propono pri transnacia ligva komunikado, neŭtrala kaj tutmonda, Esperanto ankaŭ plaj bone ilas por defendi kaj ŝirmi minoritatajn kulturojn kontraŭ detruado. Kun la malapero de siaj lingvoj malapreis ankaŭ centoj da popoloj, kun siaj kulturoj. La propono estas: ĉiu popolo kun sia gepatra lingvo kaj Esperanto kiel sennacia rilatponto iter ili.

Pri la interna ideo. Aldone al ĉiuj supre menciitaj mirindaj ecoj, Esperanto estis dotita, ekde ĝia naskiĝo, de speciala homliga elemento, kapabla veki la senton de monda frateco inter siaj parolantoj, tiel kiel revis ĝia kara iniciatinto, la pola kuracisto Doktoro Lazaro Zamenhof. Tiun homligajn erojn li nomis "la interna ideo".

Tiamaniere, la Esperanta celaro povas esti tiel korekte sintezita: servi kiel pontolingvo en la komunikado inter homoj de malsimilaj lingvoj, tiel kontribuante, per sia altvalora idearo, por la unuiĝo, solidareco, amikemo, harmonio kaj paco inter la anoj de la Homaro. Bonvolu nepre partopreni la "verdan armeon"!

Um comentário:

zenito disse...

Как думаешь, если бы весь мир говорил бы на эсперанто, тебе бы всё равно хотелось бы его знать?

Разве не здорово, что нас гораздо меньше, чем англоговорящих?

Dankon! Kiel vi pencas: se tuta mondo parolus esperante, ĉu vi ankaŭ volus lerni ĝin?

Ĉu ne bonas tio, ke esperantistoj ege malmultenombras ol anglalingvistoj?